Ĉu vi scias, ke Lu Xun, moderna ĉina verkisto, estis subtenanto de Esperanto? En la prelego, HU Shenghao parolos pri lia literatura kariero kaj rilatoj kun esperantistoj. Li ankaû prelegos pri lia plej bone konata novelo "La Taglibro de Frenezulo". Jen ligilo de la teksto: https://libro.ee/file.php?id=820
Hu Shenghao el Wuhan nun studas en Londono por doktoriĝo pri literatura komparo. Antaŭ dek jaroj li kontaktiĝis kun Esperanto, kaj en la sekvaj jaroj li verkis artikolojn kaj ĉeestis E-renkontiĝojn.
Hu Shenghao en Torino en 2023
Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.