🖥 La karnavalo en Kolonjo estis nuligita pro la rusia invado de Ukrainio ...
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
... anstataŭe okazis manifestacio kontraŭ la milito. La Kolonja Esperanto-Klubo prezentas bildojn kaj impresojn pri la kutima (nun ne okazinta) karnavala parado, kaj montras bildojn de la kontraŭmilita manifestacio.

Internacia

bildo.png 742 {0}



Hieraŭ estis "Cindra Merkredo", la lasta tago de la karnavala sezono. En la rejnlanda regiono de Germanio (karnavalaj ĉeflokoj estas Kolonjo, Duseldorfo, Akeno kaj Majenco) la karnavala sezono komenciĝas la 11-an de novembro. Multaj malgrandaj kaj grandaj karnavalaj asocioj en la tuta regiono ekde novembro festas en malgrandaj salonoj kaj foje grandegaj haloj.

Surstrate oni festas dum ses tagoj ekde la ĵaŭdo ("Karnavalo de la virinoj") antaŭ la pinta lundo ("Lundo de la rozoj"). Dimanĉon paradas malgrandaj asocioj kaj lernejaj grupoj en diversaj urbopartoj.

Lundon kutime okazas ĝojigaj paradoj tra la ĉefaj urboj: en la centro de Kolonjo (antaŭ la pandemio) 8 kilometrojn longa parado kun ĉirkaŭ 9000 paradantaj partoprenantoj en pli ol 150 ĉaroj, sur centoj da ĉevaloj kaj piede, inter alie preskaŭ cent lokaj muzikgrupoj (aldone foje ankaŭ muzikistoj el Anglio, Belgio, Nederlando, Skotlando kaj Svislando) kaj dekoj da dancgrupoj, kaj ĉirkaŭ duonmiliono da spektantoj je la stratrandoj, kiuj kaptas la frandaĵojn kaj florojn ĵetitajn de la paradantoj (entute tunoj da "ĵetmaterialo" estas tiamaniere distribuataj).

Pro la pandemio oni planis iom alimaniere festi (kun parado en piedpilka stadiono), sed karnavala festado estus okazanta ... se ne antaŭ semajno ekestis milito en nia kontinento, post kiam la rusia armeo invadis Ukrainion. Nun ĉiu tio estis nuligita kaj la karnavala parado ne okazis. Malfacile imageblas festi, dum milito okazas en nia kontinento.

bildo.png 1,13 {0}
Sed okazis manifestacio kontraŭ la milito. La manifestacion je la "lundo de la rozoj" en Kolonjo partoprenis ĉirkaŭ 250.000 homoj, multaj el ili kostumitaj karnavale kaj ŝminkitaj en la blua kaj flava farboj de Ukrainio. 


Ni montras kelkajn bildojn.

Se vi volas, rakontu ion pri karnavalaj kutimoj kaj okazaĵoj en via urbo, regiono aŭ lando dum libera babilado post la prezento.

Ligilo por la zuma evento (aliro eblas ekde 5 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/81828904839?pwd=cGVKd0ZnWHNFMis0UlVGVEhwdEs3dz09
aŭ uzu: Meeting ID: 818 2890 4839 / Pasvorto: karnavalo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/kolonjo
kolonjo(ĉe)esperanto.de

Administranto