🖥 “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”: panelo kun M. Zaleski-Zamenhof, J. A. Vergara, A. Wandel k.a.
10:00 - 13:00
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
Jaron poste: esperantistoj kaj sciencistoj diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo al la socio, kadre de INK (Internacia Novelo-Konkurso)

Internacia

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva –  la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom:


Zoom: https://us02web.zoom.us/j/82400415623 (pasvorto: "la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj")

INK estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aŭspiciata de UEA. La lanĉo de INK okazis la 20-an de septembro 2020, dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (Mondafest' 2020): ĝin enkondukis Nicola Ruggiero nome de ALE, Orlando Raola nome de UEA kaj José Antonio Vergara kiel speciala gasto, kiu prezentis vidpunkton de epidemiologo. La limdato por sendi verkojn al INK estas la 20-a de junio 2021, kaj la gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a UK en Montrealo, en 2022. Premioj por la gajnintoj estos 500, 300 kaj 200 eŭroj.

La temo de la konkurso estas “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Tiu temo estas universala kaj permesas verki pri pasinteco (dum la unuaj - kelkaspekte frenezaj - monatoj de la pandemio), pri nuntempo (kiam la socio relative alkutimiĝis aŭ akceptis vivi kun la viruso) aŭ estonteco (post jaroj aŭ jardekoj: kia estos nia mondo?). La prezidanto de la konkurso estas François Lorrain, el Kanado (interalie revizianto de la lasta eldono de La Eta Princo) kaj la sekretario de la konkurso estas Nicola Ruggiero, el Italio (ALE). Anoj de la ĵurio venas el diversaj kontinentoj kaj taksos la novelojn rete.

Aŭtoroj povas sendi novelojn verkitajn originale en Esperanto aŭ verkitajn en iu ajn alia lingvo, kun traduko al Esperanto. Tial INK estas malfermita al ĉiuj aŭtoroj en la mondo kaj estas okazo konigi Esperanton kaj Esperantan literaturon al la ĝenerala publiko.
Registritaj prezentoj

Panelo “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva, la kanalo de UEA ĉe YouTube, elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ru

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj