🖥 Junuloj kaj Lingvoj 2026
Ni diskutu pri niaj gepatraj lingvoj!

Kunveno/Evento

TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21-an kaj 22-an de marto 2026, por rekonfirmi nian sindevigon al lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto 🫶🌱

Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj.

La programo kaj la ligilo por aliĝi al la evento estas en nia retejo: https://www.tejo.org/junuloj-kaj-lingvoj-programo/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉