Zamenhoffesto en Audun-Le-Tiche (FR)
10:30 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Esperanto Thionville kaj Luksemburga Esperanto Asocio festas la naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof

InternaciaLokaAlia

- 10a30  Vizito de la arkeologia muzeo en Audun Le Tiche (32 rue Maréchal Foch, FR-57390 Audun-le-Tiche, retejo http://www.musee-audunletiche.fr/‌), Ĉiĉeronos Brian Moon. Prezo enirbileto € 3,00.

- 12a30
Komuna tagmanĝo (Itala bufedo*) en restoracio La Dogana  en Audun Le Tiche (ZAC de l'Alzette, 637 allée Lucien Schaeffer, FR-57390 Audun-le-Tiche, retejo: http://www.ladogana.fr/‌‌).
*Itala bufedo : diversaj viandaĵoj, fiŝaĵoj kaj aliaj maraĵoj, nudeloj, legomoj, saŭcoj, fromaĝoj kaj desertoj.
Prezo : € 24,00 (sen trinkaĵoj pagenda surloke), € 7,00 por infanoj

- 14a00  Prezento de lastaj E-libroj fare de Jean-Luc Thibias.

- Poste eblos (depende de la vetero) promeni al la arbara monteto, kie malkovriĝis la merovida nekropolo kaj aliaj antikvaĵoj.

 Por partopreni la manĝon kaj muzeon, bv. anonci vin – precizigante vian nomon (ĉu vegetara manĝaĵo kaj infanoj) – plej malfrue la 5an de decembro al Bruno HENRY <esperantothionville@laposte.net>, aŭ telefone al (+33) 6 60 72 50 11, (SMS) Telegramo kaj Vatĉapo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉