Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Renkontu nin dum nia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci vian Esperanto-scion kaj renkonti la lokan grupon.
Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.