"Zinc" de Dead Centre
20:00 - 21:40 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Plurlingva teatraĵo de Dead Centre, ankaŭ en Esperanto: la vivo de Joseph Rixen, kiu havis kvin ŝtatanecojn sen forlasi sian naskiĝlokon.

Alia

"Zinc" estas teatraĵo de la trupo Dead Centre (Dublino/Londono), reĝisorita de Ben Kidd kaj Bush Moukarzel laŭ la libro de David Van Reybrouck. Ĝi rakontas pri Joseph Rixen, naskiĝinta en 1903 en Neŭtrala Moresnet, teritorio sen nacio. Li havis kvin ŝtatanecojn, kvankam li neniam forlasis sian naskiĝlokon. La teatraĵo esploras lingvon, politikon kaj historion, kaj kiel ili formas la korpon.

Neŭtrala Moresnet havas apartan lokon en la historio de Esperanto. En 1908 d-ro Wilhelm Molly, ĉefa kuracisto de la loka zinkominejo, proponis fari el ĝi la unuan ŝtaton kun Esperanto kiel oficiala lingvo, nomotan Amikejo (loko de amikeco). Oni proponis eĉ propran Amikejo-marŝon kiel himnon. La plano ne realiĝis: en 1920 la teritorio fariĝis parto de Belgio.

Dum la teatraĵo oni parolas en pluraj lingvoj, inter ili Esperanto. Post la premiero en Liège (septembro 2026) la spektaklo vizitas pliajn urbojn de Eŭropo.

La 1-an de aprilo 2027, 20:00 (la unua prezento okazas la 31-an de marto)
KVS BOL, Lakensestraat 146, 1000 Bruxelles
Informoj kaj bileto: https://www.kvs.be/en/Event/zinc-1
Informoj

www.kvs.be/en/Event/zinc-1
Lakensestraat 146, 1000 Bruxelles

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureMartin Gritsch