SFERO tutkore invitas vin al la maja kunveno
14:00 - 17:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Ni Esperantistoj en la SanFranciska Golfa Regiono kunvenas monate por babili kaj prezenti programojn.

Kunveno/Evento

SFERO tutkore invitas vin al la maja kunveno

La 620a monata programo de SFERO!

Sabaton, la 16-an de majo 2026

2:00 pm – 5:00 pm / 14:00 – 17:00 (-7 UTC)

Ĉe la hejmo de Sandy & Trio

Por la ĉiujara elekto de la 2026-27 estraro kaj

La Adiaŭa Festo de niaj plej karaj amikoj

Elsa Torres & Orlando Raola

Sandy kaj Trio gastigas la majan piknikon dum preskaŭ 40 jaroj (krom dum la pandemio) kaj ĉi-tiu kunveno estos aparte speciala!

Elsa kaj Orlando estas membroj kaj subtenantoj de SFERO dum pli ol 40 jaroj kaj kun siaj emeritiĝoj de siaj laboroj, ili decidas translokiĝi de la Golfa Regiono kaj aldoni novan aventuron al siaj vivoj kune.

Niaj gastigantoj petegas, ke vi absolute respondu al ili je: trio@esperanto.org por ke ili sciu kiom da homoj ĉeestos la piknikon kaj adiaŭan feston. Bonvolu kunporti sufiĉan nutraĵon por dividi inter aliaj gastoj.

NB: Se vi dezirus subteni SFEROn kaj/aŭ fariĝi voĉdonrajta membro, bonvolu uzi la Sfero-konton ĉe Zeffy: https://www.zeffy.com/en-US/ticketing/sfero-san-francisco-esperanto-regional-organization-memberships--2025

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉