Junulara renkontiĝo en la "Esperanto-Butiko"
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
(precipe por homoj ĝis 27 jaroj, sed ankaŭ malferma por homoj ĝis 35)

Kunveno/Evento

Vi estas juna kaj interesiĝas pri Esperanto? Do venu al la nova loka renkontiĝo de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) en Berlino! Ni renkontiĝos en la Esperanto-Butiko (Katzbachstr. 25, 10965 Berlin).
 
La unua renkontiĝo okazos la 27-an de majo 2024, je 19h30. Poste ni daŭre ĉiumonate renkontiĝos, ĉiam la lastan lundon de monato.
 
Ni antaŭĝojas vidi vin tie!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj