🖥 Bertha von Suttner, la unua ina nobelpremiito pri paco – Petr Chrdle
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelegos: Petr Chrdle

Bertha von Suttner (1843–1914), naskiĝis en Prago (tiama Aŭstria Imperio) kiel grafino Bertha Sophia Felicita Kinsky. Tridekjara ŝi edziniĝis kun Arthur von Suttner.
En la jaro 1905 ŝi kiel la unua virino ricevis la Nobel-premion pri paco. Tutmonde ŝin famigis ŝia majstroverko For la batalilojn!. Lian vivon kaj aktivadojn, inkluzive de tiuj literaturaj, priskribis P. Chrdle en la verko Sen laco por paco: Vivo kaj verko de Bertha von Suttner.

Apud la porpacaj aktivadoj ŝi engaĝiĝis kontraŭ la tiama forta antisemitismo kaj okupiĝis ankaŭ pri virina emancipiĝo.

La renkontiĝo okazos rete per Skajpo. Jen la ligilo: https://join.skype.com/BooyAi8V1DLc. Komenco je 18-a h de mezeŭropa somera tempo (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.
La prelego estos registrata.


La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.


suttner-kun-medailo.png 472 kB
Registritaj prezentoj

Bertha von Suttner, la unua ina nobelpremiito pri paco – Petr Chrdle

Bertha von Suttner (1843–1914), naskiĝis en Prago (tiama Aŭstria Imperio) kiel grafino Bertha Sophia Felicita Kinsky. Tridekjara ŝi edziniĝis kun Arthur von Suttner. En la jaro 1905 ŝi kiel la unua virino ricevis la Nobel-premion pri paco. Tutmonde ŝin famigis ŝia majstroverko For la batalilojn!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉