Inés Malfait vizitos nin kaj rakontos pri sia patrujo, Meksiko. Vi estas invititaj esplori la etnan kaj lingvan mozaikon de la antaŭhispanaj kulturoj de Mezameriko: iliajn sociajn kaj politikajn strukturojn, iliajn kredojn, iliajn vivrimedojn, la komercan interŝanĝon inter ili, kaj iliajn kontribuojn al la nuna kultura kaj lingva panoramo de Meksiko. Por fermi, estos pripensoj pri lingva diverseco en nuntempa Meksiko kaj la lastatempaj klopodoj favore al ĝia konservado.
Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.