Aŭskultado kaj simpla analizo de tri-minuta partituro verkita antaŭ du jarcentoj donas inspiron por malkovri kiel muziko, supervenkante kulturajn kaj naciajn barilojn, kapablas emocii homojn kaj tuŝi ĉies sentojn.
Per simpla universala lingvo Esperanto ni komprenos kelkajn sekretojn de la alia universala lingvo "Muziko" kaj ekkonscios pri ties efikeco kiel rimedo por la monda interkompreniĝo.
Muzika kompetento ne estas bezonata, ĉar bona muziko kapablas prezenti sin mem per siaj lingvo de sonoj kaj enhavo de emociaj sugestoj. Mi nur helpas konsciiĝi pri ili.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.