🖥 Venenaj plantoj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Kunorganizato: Esperantista klubo en Glivice, Pollando.

Inter plantoj estas tiuj, kies metabolismoj kreas substancojn, kiuj por aliaj organismoj estas venenaj. Eĉ unuĉelaj plantoj - bakterioj kaj cianobakterioj - produktas venenojn, kiuj kapablas mortigi homojn kaj bestojn. Al efikaj plantaj substancoj apartenas alkaloidoj, glikozidoj, esencoj, rezinoj, tanantoj kaj amaraĵoj. Ofte unu planto enhavas ne nur unu, sed kelkajn venenajn substancojn. Venenaj plantoj senvalorigas paŝtejojn kaj fojnon, kelkaj plantaj venenojn venenigas lakton. Ekde pratempo homoj volas scii efikojn de diversaj plantoj. Venenaj plantoj povas esti utilaj, ĉar iu veneno en taŭga dozo povas esti kuracilo, aŭ eĉ antidoto. Ni uzas ŝelon, lignon, rezinojn, esencojn, teksaĵojn kaj nevenenajn aŭ taŭge preparitajn (sekigitajn, kuiritajn, bakitajn) partojn de venenaj plantoj. Abeloj kolektas polenon kaj nektaron de multaj venenaj plantoj; nur kelkaj venenaj plantoj donas venenan nektaron, kiu venenigas mielon. Bedaŭrinde homoj venenajn plantojn ankaŭ misuzas en formoj de venenoj kaj drogoj. Multe da venenaj plantoj kreskas en ĝardenoj, parkoj, tombejoj kaj sovaĝe. Oni plantas venenajn plantojn ankaŭ en loĝejoj. Precipe scipovaj infanoj povas veneniĝi ekzemple per belaj fruktoj de venenaj plantoj, kiuj iam havas eĉ bonan guston. Scio de venenaj plantoj estas necesa por pli bona ekkompreno al naturo.

Prelegonto: Oldřich Arnošt Fischer
 
293051739_4745562542209930_556207293388064927_n.jpg 209 kB
La renkontiĝo okazis rete per Zoom. 

Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Venenaj plantoj – Oldřich Arnošt Fischer

Inter plantoj eInter plantoj estas tiuj, kies metabolismoj kreas substancojn, kiuj por aliaj organismoj estas venenaj. Eĉ unuĉelaj plantoj - bakterioj kaj cianobakterioj - produktas venenojn, kiuj kapablas mortigi homojn kaj bestojn.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉