🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 71: Dodeka-edroj – de Platono ĝis Robert Neale.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 71: Dodeka-edroj – de Platono ĝis Robert Neale.

InternaciaKurso

IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 71: Dodeka-edroj – de Platono ĝis Robert Neale.

Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado!

71-afiŝo-Ateliero-71.jpg 274 kB
Hodiaû ni pridiskutos la temon pri dodeka-edroj, - unu el la famaj solidoj de Platono kaj faros origamian dodeka-edron  - modulan modelon de Robert Neale, kiu estis pastro, verkisto, magiisto kaj origamisto el Usono.
Tiun modelon, (farotan el  30 malgrandajn kvadratojn  7x7cm aû pli), instruos Alain Delmotte, esperantisto kaj origamisto el Francio.  
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto (Password): esperanto

La ateliero okaziĝas kun Zoom-subteno de IREA  ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio  (18.00-19.30 laŭ UTC)   

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!  
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
  
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto