Internacia SuperTuksKart kunludado kaj Esperanto-babilado
13:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni ludos aŭtokonkurson SuperTuksKart interrete kaj samtempe babilos per Jitsi Meet

Internacia

SuperTuxKart estas amuza batala-aŭtokonkursa ludo. Ĝi estas elŝutebla el https://supertuxkart.net/Download (por GNU/Linukso, Vindozo, macOS, aŭ Androido). Por ludi interrete oni devas krei konton en la ludo.

Dum la ludado ni babilos per Jitsi ĉe https://jitsi.hadoly.fr/SuperTuxKart-kun-babilado

(Por aliĝi al ĉambro ĉe neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)

Ni ludos sur iu publika servilo kiun ni elektas dum la voĉbabilado konsiderante kiom multaj ni ĉeestas.

Ĉiu estas bonvena (sendepende de la nivelo de Esperanto aŭ SuperTuxKart). 

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jitsi.hadoly.fr/supertuxkart-kun-...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto