Saluton! Nia internacia junulara glata renkontiĝo estas sen fiksita temo. Ĉiuj ajn esperantistoj sendepende de sia nacieco, aĝo, religia kredo, genra identeco, genruma sinesprimado, seksa orientiĝo, neŭrologia tipo ktp estu bonvenaj! Oni povas partopreni simple observante aŭ aktive parolante kaj/aŭ skribante. Ne ekzistas reguloj pri tio, kiom oni estu envolvita en la renkontiĝon. La templimo ne estas deviga: je deziro oni povas daŭrigi la renkontiĝon kiom ajn oni volas.