Esperanto inter Italio kaj Nederlando
18:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Evento en la nederlanda kaj la itala por prezenti Esperanton

Loka

Locandina-Esperanto-al-9-04-002.png 856 kB


La Italia Ambasado en la Regno de Nederlando, kunlabore kun la Itala Instituto pri Kulturo de Amsterdamo, organizis kaj prezentas la eventon por konigi Esperanton al neesperantista publiko.

Dum la vespero okazos kvar prelegoj -- du en la nederlanda, du en la itala -- fare de, prezentorde,

  • Marc van Oostendorp (nederlande) pri amkorespondado inter du geesperantistoj el Nederlando kaj Italio en la 1930aj jaroj;
  • Daniela Tasca (nederlande) pri la esperantisto Angelo Agosti, inter Italio kaj Nederlando;
  • Davide Astori (itale) pri Esperanto kiel lingvo de paco;
  • Federico Gobbo (itale) pri Esperanto kaj AI.

Inter la prelegoj muzikos Kajto intervale. Sekvos itala bufedo.

ATENTU! La evento estas senpaga, sed oni bezonas aliĝi.

📸 Raportoj
Raporto kun fotoj en Facebook - EventaServo Administranto