Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Nina Danylyuk kun la temo "Ahatanhel Krimskij: sciencisto, poligloto, tradukisto"Priskribo de la prelego: En la prelego “Ahatanhel Ktimskij: sciencisto, poligloto, tradukisto” temas pri fama ukraina intelektualo, kiu estis la fondinto de Akademio de Sciencoj, sciis proksimume 100 lingvojn, tradukis multajn gravajn verkojn al la ukraina lingvo. Li interesiĝis pri la persa historio kaj kulturo, tradukis poezion de la persaj klasikuloj.
Pri la preleganto: Nina Danylyuk estas doktorino pri filologiaj sciencoj en la katedro pri ukraina lingvo en Lesja Ukrainka nacia universitato (urbo Lucjk, Ukrainio).
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.
Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir
Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke, … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:https://us02web.zoom.us/j/82052484766Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)