Kleriga libertempo ("Bildungsurlaub") Esperanto por komencantoj
Esperanto-kurso kiel oficiala kleriga libertempo (germane: Bildungsurlaub), kiu ebligas al dungitoj en Malsupra Saksio ricevi pagatan libertempon por partopreno.

Kurso

Kvintaga Esperanto-kurso por komencantoj. En la federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen) ĝi estas agnoskita kiel "Bildungsurlaub", t. e. kleriga libertempo, dungitoj ricevas pagatan libertempon por partopreno.

Organizanto: Landa ligo Malsupra Saksio kaj Bremeno (EMAS) de Germana Esperanto-Asocio
Kursgvidanto: Franz Kruse

Partopreno senpaga, la kursmaterialon eblas senpage prunti aŭ aĉeti por 10 €.
Dosieroj
Informoj