La prezidanto de Esperanto Nederland, prof-o dr-o Marc van Oostendorp parolos pri la projekto de modernigo de la retejo. La kialoj kaj kiuj kunlaboris pri la projekto? ….kaj meritas dankon pro tio!
Poste Foppe-Klaas Hovinga prezentos “kie ĝi troviĝas?” por ekkoni la enhavon de le retejo. Marc prezentos la retredaktorojn kaj parolos pri ideoj kiujn oni havas pri la retejo en la venontaj jaroj. Kiuj pretas kunlabori por realigi tiujn ideojn ?
Fino : proksimume je la 14.20a horo.
Poste: Beletra angulo. Ni kune, rondire, laŭtlegas rakonton aŭ alian prozaĵon verkitan en modela Esperanto, kiu ne bezonas specialan tujan aliron al vortaro. Antaŭkonoj pri la E-literaturo ne estas devigaj por partopreni. Ni legas rakonton el Inter sudo kaj nordo, de Ferenc Szilágyi (1950).
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b