Praktikado de la lingvo plurnivela
Kun Catherine Kremer

InternaciaKurso

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Kvinpetalo, Rue du Bureau

Interesiĝintoj

Administranto