🖥 1776 -- Historio: La Revolucio. Kvizo. Datreveno: 4 Julio, 1776
14:00 - 15:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Legado, Demandado, Diskutado pri la amerikaj, revoluciaj jaroj inter 1763 kaj 1787, kun Dennis Keefe

Kurso

Jen speciala leciono por Esperantistoj kiuj volas uzi sian lingvon por priparoli historian eventon: La Amerika Revolucio de 1776.  La jaroj antaŭe, la jaroj dume, la jaroj poste.

Ĉi tiu leciono estas por lernantoj kiuj estas ĉe niveloj B2, C1 kaj C2 de Esperanto.  La leciono konsistas el teksto, kiun ni legos, kun posta demando pri la teksto.   Poste, laŭ emo, pridiskutado.

La teksto konsistas el ĉirkaŭ du mil vortoj kaj devenas de A. I., artefarita intelekto.  La demandoj estas kreitaj de Dennis Keefe.  La pridiskutado devenos de la Esperantistoj.

Se vi estas Brito, lasu vian muskedon ĉe la pordo.  Se vi estas Franco, venu kaj postulu, ke oni repagu al vi pro la dummilitaj servoj de LaFayette.  Se vi estas Kanadano, venu kaj ĝuu.  Se vi estas Usonano, kiel mi, provu memori tion kion oni diris al ni en la mezlernejo.

Ĉiuj estas bonvenaj por festi, plendi, kritiki, sed antaŭ ĉio, paroli Esperanton dum la 250-jara datreveno de la Revolucio de 1776.

Per Zoomo

https://zoom.us/j/95516649831?pwd=6MVQx8zgLhgPk2ouZB1G5EdnXhAC1d.1

Kunveno-Numero: 955 1664 9831
Pasvorto: 1776

imagen.png 1,07 MB



Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.org

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureDennis Keefe