PROGRAMO:
10:30 Renkontiĝo ĉe la urbestrejo (Gemeng Munneref, 1 pl. des Villes Jumelées) por promeno al la vidindaĵoj de Mondorf. Ĉiĉeronos Brian Moon.
potirona supo
Judd mat Gaardebounen (peklita porkaĵo kun faboj)
aŭ (vegetarane/vegane): patpleno da legomoj kun boletoj
karamelizita kremaĵo
aŭ: freŝfrukta salato
Prezo: €27,00 (pagenda surloke)
14:00 Postmanĝe István Ertl prezentos superrigardon pri la literaturaj novaĵoj de la jaro
Por partopreni la manĝon, bv. anonci vin – precizigante vian elekton de ĉefplado kaj deserto – plej malfrue la 11an de decembro al
brian.moon@gmx.com, aŭ telefone al
(+352) 621 282 705.