Zamenhoffesto de la Itaosy Esperanto-Klubo
09:00 - 11:00
Hinda_oceano/Antananarivo
Elekti horzonon
Temas pri simpla renkontiĝo dum kiu ni babilos en Esperanto, lernos kanti en tiu lingvo kaj diskutos pri la ebleco ekskursi post kelkaj monatoj.

Loka

Kunlabore kun kelkaj esperantistoj de la ĉefurbo Antananarivo, Itaosy Esperanto-Klubo gastigos la kunvenon en sia sidejo en Antoetra Ambohidrapeto. Dudeko da esperantistoj ĝin partoprenos. 

Temas pri simpla renkontiĝo dum kiu ni babilos en Esperanto, lernos kanti en tiu lingvo kaj diskutos pri la ebleco ekskursi post kelkaj monatoj. Ni kotizos por la fruktosuko kaj provos montri al niaj komencantoj la etoson en Esperantio. La festo okazos en sabato, la 17an de decembro de la 9a ĝis la 11a am. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras partopreni. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

henrielredtv(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto