NE FORGESU!!!
La 2-an kaj 4-an merkredojn de ĉiu monato, la SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas je la 7-a ptm (19:00 / UTC -7) por unu horo (aŭ pli) de Esperanto konversacio.
Antaŭ la pandemio, ni lokaj Esperantistoj kunvenis ĉe loka kafejo sed pro la pandemio ni komencis kunveni "virtuale" kaj trovas la okazon bonege por renkonti Esperantistojn ekster SanFrancisko, fakte ĉirkaŭ la mondo, dum nia horo kune.
Bedaŭinde, en nia virtuala kafejo necesas ke vi provizu nutraĵon kaj trinkaĵon por vi mem.
Tamen bonvole memoru ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas bonega ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!
Por informo pri Esperantaj eventoj ĉirkaŭ la mondo, kontrolu la
Eventa Servo retlokon.
Antaŭdankon,
Steĉjo