🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-28. Rozo de Toŝikazu Kavasaki aŭ Kiel konstrui spiralon, uzante nur rektajn liniojn?
18:30 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-28. Rozo de Toŝikazu Kavasaki aŭ Kiel konstrui spiralon, uzante nur rektajn liniojn?

InternaciaKurso

Origamio kiel Esperanto estas plena de mirindaj eblecoj por konstrui novajn formojn elspezante minimumon  de penoj kaj energio. Prefikso “mal” senigas vin de teda neceso memorigi multegajn radikojn por krei  antonimojn. Kombino  de nur du linioj: “valo” kaj “monto” (iusence ili ankaŭ estas antonimoj unu de alia) en origamio transformas ebenan surfacon al sennombraj tridimenciaj modeloj. En origamio eĉ eblas fari spiralon, uzante nur rektajn liniojn. Nekredeble, vi diros? Do, konstruu kun ni la rozon de fama japana origamiisto Toŝikazu Kavasaki. Li eĉ doktoriĝis pri matematiko priskribante  tiun rozon.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon, 
14. 03.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto