8-a Poezia deklamkonkurso
Deklamado de Esperanta poezio en du kategorioj: CHEESTA (por partoprenantoj de la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj) kaj FILMITA (por ĉiuj aliaj). Alighu al: dec.kroatio@gmail.com

Internacia

Organiza komitato de la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj invitas esperantistojn partopreni la 8-an POEZIAN DEKLAMKONKURSON, kiu okazos en du aktegorioj: CHEESTA (por kongresaj alighintoj) kaj FILMITA (por aliaj deklamantoj). En la deklamkonkurso povas partopreni esperantistoj el chiuj landoj, deklamante poezion en Esperanto. Chiu deklamanto povas konkursi per maksimume du poemoj, chu en unuopa kategorio, chu kombinante ambau kategoriojn. En la 8-a deklamkonkurso, preferataj, sed ne devigaj, estas la poemoj de la Esperanta poeto Nikolao Hhohhlov okaze de lia 70-a mortodatreveno. Deklamantoj en ambau kategorioj ghis la 20-a de junio 2023 sendu al la Organiza komitato sian nomon, poshtan adreson, retadreson, titolon de la deklamota poemo kaj nomon de ghia autoro, kaj por tradukitaj poemoj ankau la nomon de tradukinto. Por la filmita kategorio oni sendu sian daklamajhon, filmitan per komputilo au poshtelefono, al la Organiza komitato ghis la 20-a de junio 2023. La deklamkonkurso okazos la 30-an de junio 2023 en la vespera programo de la kongreso, kaj la venkintoj estos proklamitaj en la solena programo la 1-an de julio. Chiu partoprenanto ricevos partopren-diplomon, kaj la venkintoj en ambau kategorioj ricevos medalojn kaj libropremiojn. La deklamadon prijughos jhurio, kiun nomumos la Organiza komitato.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

dec.kroatio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto