Trikvaronhoro kun Eva - 45 minutoj da ekzercado kaj refreŝigado
18:15 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekde nun ĉiam iom da refreŝigado kaj lernado kun Eva antaŭ ĉiu kluba vespero.

LokaKurso

ekde 12.02.2020:     18.15 Uhr Sumpfblume:     Trikvaronhoro kun Eva - 45 minutoj da ekzercado kaj refreŝigado
Ekde la 12-a de februaro Eva Shkolnykova ofertas antaŭ ĉiu kluba kunveno komunan ekzercadon, por respondi viajn demandojn kaj por refreŝigi viajn Esperanto-konojn.
La unua renkontiĝo estas je la 12-a de februaro ekde la 18.15 h ĝis 19.00 h. Kaj poste ĝi okazas ĉiam je la 2-a, 4-a kaj 5-a merkredo antaŭ ĉiu kluba vespero.

Ni estas en la Kicker-ĉambro.

Aldonaj informoj:
 
  • Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo  https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB .
  • Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉