Vintra Esperantista Klerigado
Evento por trejni, subteni kaj aktivigi la junularon

LokaKurso

Vintra Esperantista Klerigado estas nova junulara evento de USEJ, kiu celas aktivajn junulojn en Kanado kaj Usono inter la aĝoj de 18-jara kaj 35-jara. Oni alvenos antaŭ vespermanĝo la 17an de Januaro 2020 kaj foriros matene la 20an de Januaro.

Tri junaj internaciaj trejnistoj el diversaj mondopartoj venos al Ĉikago, Ilinojso por klerigi nian junularon pri tri temoj: verkado por aktivuloj, informadiko, kaj organizado de eventoj kaj grupoj. Inter la atelieroj ni kune manĝos, esploros la urbocentron kiu estos nia nesto, kaj iomete diboĉos kiel junuloj.

Danke al la fonduso "Esperanto in the USA" de Esperanto-USA kaj la malavara helpo de Esperantic Studies Foundation (ESF), ĉi-jare la evento bonvenigas partoprenontojn el Usono kaj Kanado sendepende de ilia pagpovo; ĉi tio signifas, ke elstarajn kandidatojn VEK povos subvencii plene, kvankam la normo estos malgranda subvenciado por ke la plej granda kvanto da homoj partoprenu la eventon.

La organiza teamo, USEJ, Esperanto-USA, kaj ESF volas, ke ĉi tiu evento manifestu la buntan diversecon de Esperantujo en Kanado kaj Usono. Tial, ni aparte bonvenigas la kandidatigojn de homoj apartenantaj al historie malavantaĝigita(j) grupo(j) en niaj landoj, precipe tiujn de homoj de minoritata etno, virinoj, indiĝenoj, GLAT-uloj, homoj denaske parolantaj minoritatan lingvon, necivitanoj de Kanado aŭ Usono loĝanta en unu el tiuj landoj kaj aliaj homoj nemenciitaj en ĉi tiu listo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj