🖥 🖊️ Verksesio por komencantoj - simple provu! 🖊️ (14:00 UTC)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la trian sabaton de la monato verksesion por komencantoj.

Internacia

La verksesio por komencantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ La celo de la kunveno estas ekverki. Ni scias, ke komenci ion ajn estas plej malfacile.

Ĝi taŭgas por vi, se vi volas verki en Esperanto kaj bezonas instigon, taskon por fakte komenci! Vi ricevos precizan verktaskon en la sesio. Ĉiu verkos laŭ sia emo kaj kapablo.

Fine ni laŭtlegas kion ni verkis, nur se vi volas. Nenio estas deviga.

***

Ni renkontiĝas, en nova tempo, ĉiun trian sabaton de la monato je 14:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. La sesio daŭras unu horon.

Kaze ke vi emas daŭrigi la verkadon aŭ ampleksigi la taskon, vi povas reveni al la verksesio je 16:00 UTC kun la progresantoj. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureYU Jianchao


User profile pictureJorge Rafael Nogueras


User profile pictureStela BM

Administranto