🖥 Prelego de John Huang en IrEK-9: "Johano de IKEF pri UK, fotado kaj Kanado "
11:00 - 12:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas John Huang kun la temo "Johano de IKEF pri UK, fotado kaj Kanado "

Priskribo de la prelego: Johano unue parolos pri IKEF, ties historio kaj nuna strukturo. Poste li mallonge prezentos sian ajlan komercon. Post tio li montros siajn fotojn pri Kanado.

Pri la preleganto: Naskiĝis en 1964 en Ĉinio, John Huang (Johano) studis nuklean fizikon ĉe ĉina universitato NUDT. Post diplomiĝo li funkciis kiel esploristo kaj publikigis kelkaj librojn pri scienca esplorado kaj edukado. En 1984 li eklernis Esperanton. En 1993 li ekfaris internacian komercon. Li fondis la kompanion Bela Ajlo (Pretty Garlic) kaj akiris mondan reputacion en sia industrio. Liaj sukcesaj komercaj rakontoj estis publikigitaj de Wall Street Journal, Fortune gazeto kaj adoptitaj kiel kazo studo en la tekstlibro de Internacia Komerco de usonaj universitatoj. En 2006 li enmigris al Kanado. Li estas membro de UEA kaj prezidanto de IKEF Nordameriko. Li estas la oficiala fotisto de UK 2022 en Montrealo.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto