🖥 Magdalena Fejfiĉova: 1) La riĉeco de la slovaka nacio. 2) Fujara (fajfilego)
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Lernu pri Slovakio, kulturo, tradicioj. Sekvu la prelegojn de Esperanto-Centro Herzberg per la reto!

Kunveno/EventoKurso

14h Magdalena Fejfiĉova:
1)
La riĉeco de la slovaka nacio. Fabelo (ĉ. 7 min.)

Ĉu esti riĉa signifas havi multan monon? Firman sanon? Multajn geamikojn? Kion pri tio opinias la slovakoj? Kaj kion Dio?

2) Fujara

Fajfilego fujara estas slovaka popola ligna blovinstrumento. Uzis ĝin paŝtistoj dum paŝtado de ŝafoj kaj ankaŭ dum diversaj ĝojaj aŭ malĝojaj okazoj. Ĝi ankaŭ estis uzata kiel signala komunikilo.
La fujara - fajfilego kaj ĝia muziko estis enskribitaj en la Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de Slovakio kaj en 2008 en la Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro de UNESKO. Vi ankaŭ ĝuos ĝian sonon per mallongaj filmetoj.

ZOOM-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon al la klerigoferto de Esperanto-Centro Herzberg!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEsperanto-Centro Herzberg