🖥 Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj lernado

Alia

Ĉe la bulvardo Gógolevskij situas Centra Ŝakista Domo. En ĝi somere de la jaro 1957 okazis internacia renkontiĝo de esperantistoj kadre de la amasega 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentaro. Post la festivalo en Moskvo kreiĝis la unua Esperanto-kolektivo en la post-Stalina Sovet-Unio - la tre agema junulara Esperanto-klubo Fajrero. - Ni legante sekvas Leo Vulfoviĉ kaj Boris Kolker tra la stratoj de la rusa ĉef-urbo al interesaj lokoj de la esperanta historio. Boris Kolker kompilis rakontojn kaj poezion en sia libro „Vojaĝo en Esperanto-lando“. Tiu lerno-lego-libro estas unu de la plej venditaj de UEA. Kune ni tralaboras la kvinan ĉapitron.

Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+2). Bonvolu demandi la enireblecon kaj enirkodon je info [ĉe] esperanto-hamburg.de.


strategy-1080527_1920.jpg 383 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto