Norde de Pireneoj... proksime al fama Katarisma MONTSÊGUR, kie ĉiĉeronas Esperantistino (!)...
kaj al MONTS d'OLMES (Ulmuj-Montoj), kie Mond-ĉampionino Perrine LAFFONT eklernis skiadon (!)...
inter ANDORO, TULUZO & KARKASUNO... de 35 jaroj sub gvidado de deko da dirigentoj
(de Dimitr TERZIEV-BG en 1991 ĝis Martina KVARANTAN ŠMITRAN-HR/RS en 2026)
akompanataj (de si mem aŭ ne) per piano, gitaro, fluto, drumoj...
100-200 homoj (E-parolantoj kaj ne-, foje ankaŭ kanto-komencantoj) venis el deko da landoj
por ĝui ne nur ĉiutagajn kvin horojn da kanto-trejnado sed ankaŭ ekskursojn, vizitojn, ripozon,
lern-/instru-adon de Esperanto aŭ aliaj lingvoj (okcitana & aliaj) kun spertuloj, prelegoj, ludoj...
Divers-komfortaj loĝejoj eblas, manĝo familiecas kaj abundas, foje restoracio kronas la tuton !
Bonvenon por kunkanti ĉe Pireneoj en februaro 2027 !