Bel Konferencoj 2019
BEL-Konferencoj 2019 okazis plensukcese.

BEL-KONFERENCOJ 2019

 

La oka eldono de la jam tradiciaj BEL-Konferencoj okazis je la 19-a kaj 20-a de aprilo 2019, en la urbo Pouso Alegre, brazila ŝtato Minas Gerais. La tuta evento, sub la aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro estis granda sukceso. Sub la mirinde detala organizo de la lokaj aktivuloj, geedzoj Fábio kaj Liene Silva, en bonegaj instalaĵoj en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes, kvindeko da homoj el dek tri urboj ĉeestis kaj aktive pridemandis la prelegintojn pri la jenaj temoj:

- Alternativaj fontoj de energio (Saulo Wanderley)

- La homo kaj la rido (Mauro Progiante)

- Rotario Internacia (João Veiga)

- Eldonprojekto “Nia Juvelaro” (José Tenório)

- Reenkarniĝo (Joel do Ó)

- Nigraj truoj en niaj hejmoj: kio post la necesujo? (Allan Argolo)

- Dulingva edukado de infanoj (Ísis Piton)

- Kultivado de orkideoj (Francisco Wechsler)

- La magio de kinoarto (Joe Bazílio)

- Poezio surbloge loĝas (Paulo Nascentes)

La sinsekvon de la 40-minutaj prelegoj ĉiam sekvis 20-minuta vigla diskuto kun la publiko, tiel ke foje mankis tempo por kelkaj pliaj intervenoj. La prezento de prelegantoj kaj organizado de diskutoj estis klere, sprite kaj kompetente farita de Prof-ro Paulo Nascentes.

En la vendreda vespero okazis artaj prezentoj. Loka ensemblo prezentis plurajn tradiciajn brazilajn muzikaĵojn; la veterana, populara Esperantisto Amarílio Carvalho deklamis kelkajn poemojn; kaj Ísis Piton, kune kun sia denaske Esperanto-parolanta filino kantis kelkajn kanzonojn, akompane de gitaro. 

Dum la tuta evento funkciis sufĉe varia libroservo, krom budoj por ĉemizoj kaj Esperantaĵoj.En paŭzoj inter prelegoj, la tuta publiko povis bonguste lunĉi, tute senpage.

La BEL-Konferencoj 2019 bele plenumis siajn celojn: ĝi estis kleriga, amikiga, bonetosa, kulture altnivela kaj amuza.

(P.S.Viana)

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

psviana(ĉe)terra.com.br
Praça Senador José Bento, 2

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePaulo Sergio Viana