Kunveno de La Verda Stelo - Esperanto Antverpeno
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Yves Nevelsteen pri Eventa Servo

Eventa Servo estas nova retejo kiu celas helpi organizantojn de Esperanto-kunvenoj kaj -eventoj disvastigi informojn en praktika kaj moderna maniero. La retejon kreis Fernando Ŝajani, brazila programisto. Yves helpas lin, testante novajn funkciojn de Eventa Servo kaj aldonante eventojn.

Dum sia prelego, Yves klarigos kial li forte kredas ke Eventa Servo helpos antaŭenigi Esperantujon, kial ne (plu) sufiĉas la kalendaro de Eventoj.hu kaj rakontos pri la (manko de) komunikado pri Esperantaj okazaĵoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉