En la 25aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 13-a ĝis la 15-a de decembro 2024, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 13-an de dec. ekde 17.00 kaj la 14-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
Aliĝilo
baldaŭ aperos
Programo
Vendredo, la 13-a de decembro
- 16.00–16.30, placo Paweł Adamowicz
Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 165-a naskiĝdatreveno
- 17.00, CLZ, supra salono
Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 14 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
- 17.15–17.30, CLZ, supra salono
Mallonga animacia filmo „Eta Zamenhof iras en la urbon”, reĝ. de Antonina Brühl, kun subteksto en Esperanto
- 17.30–18.30, CLZ, supra salono
Koncerto de Zuzanna Kornicka
- 19.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
Sabato, la 14-a de decembro
- 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
Arta metiejo „Donaco por Ludoviko”
- 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 13.00, CLZ, malsupra salono 105
Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
- 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
Katolika meso en Esperanto
- 15.15–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 16.30–17.00
Koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group
- 17.00, CLZ, supra salono
Prezento pri Esperanto-literaturo
- 18.00, CLZ, supra salono
Koncerto de Inicialoj D.C.
- 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
- 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo kun vespermanĝeto
Dimanĉo, la 15-a de decembro
- 7.30–18.30, Tuttaga ekskurso – Laŭ la orienta regiono
Tranoktoj
Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:
Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto,
kontaktu nin.
Eksteraj ligiloj
La 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. La literatura konkurso estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.
Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.