🖥 La veneda lingvo — se romianoj kreskigus lipharojn – Michał Ryszard Balicki
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelego pri unu planlingvo.

Prelegos: Michał Ryszard Balicki [PL]
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

reklamo.png 3,4 MB


La renkontiĝo okazos rete per Skajpo.  Jen la ligilo: https://join.skype.com/MNtJV0zWuRHQ. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

La veneda lingvo — se romianoj kreskigus lipharojn – Michał Ryszard Balicki

Prelego pri unu planlingvo. Nuntempe ekzistas kelkaj miloj da planlingvoj kaj aperas novaj kaj novaj. Por diversaj celoj. Kelkaj homoj okupiĝas pri alternativa historio. Kia la mondo estus, se io okazus aŭ ne okazus. Kiel povus aspekti la pola, se ĝi estus latinida lingvo? La prelego ekestis kiel studlaboraĵo pro kurso pri interlingvistiko kadre de Interlingvistikaj studoj en Poznano.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉