Glivice'aj esperantistoj denove organizas renkontiĝon sub la nomo GRUPE 27 (Glivice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto), kiu, kiel ĉiujare, okazos en Gliwice ĉe la strato Jagiellońska 21.
Sabato 8.11.2025
Ni komencos nian feston GRUPE 27 per interesa busvojaĝo okaze de la 80-a datreveno de la Supra Silesia Tragedio – Deportoj. Per buso ni vizitos kelkajn lokojn kunligitajn kun tiu tragedio: Katowice – monumento, Świętochłowice – punlaborejo Zgoda, Miechowice – monumento, Radzionków – Centro pri Deportoj, Żernica – monumento, Bojków – monumento. Kosto de la ekskurso kun tagmanĝo estos ĉirkaŭ 140 PLN.
Dimanĉo 9.11.2025
Oficiala malfermo de la renkontiĝo GRUPE 27 – je la 10:00.
Renkontiĝo kun skulptisto prof. Krzysztof Nitsch en Sośnica (kosto 20 PLN). La verkojn de la artisto oni nun povas rigardi en: Gliwice (skulptaĵo „Al la viktimoj de militoj” en la Parko al Chopin, fontano ĉe la Vilao Caro), Zabrze (monumento al Zbigniew Religa), Krakovo (altaro „Arbusto” en la Sanktejo de Dia Mizerikordo).
Lundo 10.11.2025
Busa ekskurso al Monto al Sankta Anna. Ni vizitos: la sanktejon de Sankta Anna, la Papan Altaron, monumenton kaj amfiteatron. Ni ankaŭ vizitos forlasitan havenan kvartalon en Koźle. Kosto de la vojaĝo, ĉiĉerono kaj tagmanĝo estos ĉirkaŭ 140 PLN.
Mardo 11.11.2025
En tiu tago okazos prelegoj, fotokonkurso kaj kantado de patriotaj kantoj okaze de la Nacia Tago de Sendependeco.
Unuan fojon ni invitas vin partopreni en la fotokonkurso „Gliwice tra la objektivo”.
Dum la renkontiĝo okazos diversaj prelegoj kaj prezentadoj de la glivice'aj esperantistoj kaj gastoj:
- Produktado de aŭtomobiloj post la Dua Mondmilito en Pollando.
- Postkongresaj raportoj pri Brno.
- Brno – interesa urbo.
- Muzeoj en la ĉirkaŭaĵoj de Prostějov.
- Pola kuirarto – kelkaj receptoj kune kun gustumado.
- Enkonduko al fotografio – ĝeneralaj informoj pri bonaj kutimoj dum fotado.
Ni kore invitas ĉiujn interesitojn proponi siajn prelegojn. Bonvolu sendi informojn al la retadreso: marian.wolny@op.pl aŭ esperanto_gliwice@poczta.onet.pl.
GRAVE:
Por partopreni en la busaj ekskursoj (la 8-an kaj 10-an de novembro) necesas sendi informon (kiu ekskurso – tago, nomo kaj familia nomo) al unu el la du retadresoj menciitaj supre. Ni atentigas, ke la nombro de partoprenantoj estas limigita pro la nombro de lokoj en la buso. Ni tre petas pri aliĝoj al la ekskursoj ĝis la fino de septembro. Tio ebligos prepari la busojn. Poste ni petas fari antaŭpagon de 100 PLN po persono ĝis la 5-a de oktobro 2025 al la banka konto-numero:
VW 04 2130 0004 2001 0558 6110 0014
Pliajn informojn aŭ eventualajn ŝanĝojn (ne dependajn de la organizantoj) ni komunikos pli poste.
ATENTU: La kostoj de kromaj aranĝoj dependos de la nombro de partoprenantoj.
Pro manko de lokoj en la gastejo „Ślązaczek” ĉi-jare ni ne garantias tranoktojn por la partoprenantoj. Ni proponas al vi uzi aliajn tranokteblecojn, ekzemple:
Hotel Malinowski Economy, Gliwice, str. Chodkiewicza 33
Hotel Malinowski, Gliwice Łabędy, str. Narutowicza 23
Hotelik ĉe Onkologio, Gliwice, str. Wybrzeża Armii Krajowej 15
Hotel Diament, Gliwice, str. Zwycięstwa 30
Hotel Diament, Zabrze, str. 3-a de Majo 122
Centro Innowacje, Zabrze, str. Jagiellońska 38
Hostel Gliwice, ul. Siemińskiego 22, tel. 48 323370925
Hostel Gliwice, ul. Świętej Elżbiety 30, tel. 48 323370925
Vi jam povas aliĝi
rete.