La Unua Lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887 en la presejo de Ĥaim Kelter en Varsovio. Vaste oni prifestas ĝin kiel "Tago de Esperanto".
Samdate, sed en la jaro 1921 sur la insulo Vis naskiĝis Lucija Borčić unu inter la plej elstaraj kroataj Esperantistinoj kaj tradukistinoj. Dank' al ŝia senlaca traduka laboro Esperantistoj tra la mondo havas eblecon ekkoni perlojn de la kroata litreraturo.
Ankaŭ ŝi mem verkis la poemojn kaj partoprenis la konkursojn. Por iuj poemoj ŝi ricevis ankaŭ premiojn.
Kroata Esperantista Unuiĝo, jam tradicie okaze de la Tago de ŝia morto (14.11.2015) okazigas la Memorialon (ĉi-jare ĝi estos la 6-a). La 100-jaran jubileon KEU komencis memori per diversaj programoj jam en aprilo 2021.
La memoro dum la tago de ŝia naskiĝo estas unu el la eroj.
Paĝo pri Lucija Borčić ĉe Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucija_Bor%C4%8Di%C4%87
La memorkunveno okazos per ZOOM.
Oni povas aliĝi, sendante retmesaĝon al: hes.keu@gmail.com
Limdato por aliĝo: 26-a de julio je la 12-a horo (UTC+2)