La 14a kongreso de kroatiaj esperantistoj okazos la 19-21an de junio 2026 en Karlovac. La ĉefa kongresa programo okazos sabate, la 20an de junio. Vendrede, la 19an de junio, ni havos je dispono por leĝera trarigardo de la urbo kaj surloka amikumado, kun eventuala interkona vespero kaj komuna vespermanĝo. La kongresa ekskurso okazos dimanĉe, la 21an de junio. Se vi ne povas partopreni la tutan kongreson, ĉeestu almenaŭ la sabatan programon.
La kongresa ekskurso inkluzivos viziton al kastelo Dubovac, veturadon per turisma ŝipo Zora sur la rivero Kupa, viziton al kastelo en Ozalj kaj trarigardon de la urba akvario Aquatica.
Post la kongreso, la 22-29an de junio okazos la 3a Adriatika feriado en Prvić Luka.