Nia Zamenhof-taga renkontiĝo okazos virtuale venontan mardon, la 15-an de decembro, ekde 18.30 brita horo. Ĉar estos Zamenhof-tago, ni havos Esperantan temon. Estu preta rakonti iun sperton, interesaĵon, viziton, renkontiĝon, kiun vi ne estus spertinta sen Esperanto Mesaĝu se vi bezonas la Zoom-detalojn.