Permakultura Esperanta kunveno dum la 14a Majo 2026 en Roskilde, Danio
13:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Kunveno en la kamparo

Kunveno/Evento

Michael Branebjerg kaj familio invitas esperantistojn viziti sian bienon, Ågård en la proksimeco de Roskilde la 14-an de Majo 2026.

La adreso estas Slæggerupvej 215, 4000 Roskilde
La renkontiĝo okazu tiun tagon dum 13-16. La bieno provizos nin per kafo, teo kaj kuko.
Ni pretas ĉiĉeroni en la ekologia bieno (vidu ankaŭ malnovan eventon, Permakulturo en Roskilde).
La partoprenkotizo estas 100,- DKK, pagenda al mobilpay +45 60604593.
La limdato por via aliĝo estas la 1-a de Majo. (Atentu, ke via aliĝo nur validas post pago de la kotizo.)

BonvenonSalutojn de Michael

Ps. Pri kunveturi kun aliaj. 
Certe eblos kunveturi kun iuj aliaj, kiuj venos per auto. Ekzemple:
Jacob tel 26206512 de Kopenhago/Valby aŭ 
Peter Weide de Næstved