Inaŭguro de "Carrièra de l'Esperanto" en FR-09600 Montbel-Canterate
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ek de la 10-a horo 30 la Urbestro de vilaĝo Montbel denove inaŭguros straton en 1998 france nomita "Rue de l'Espéranto"... kun okcitanlingva nomo !

Kunveno/Evento

Duobla nomo por unu strato de vilaĝero Canterate en MONTBEL ! 
En 1998 venis la Bardo sen Barbo por E-festumi kun lokaj Esperantistoj kaj Okcitanistoj. 
 Ĉijare venos Jomo ("nia multlingva kantisto" kun sia banjo), Matis (juna fabrikanto kaj instruanto de pireneaj hobojoj) kaj Sofi' ("la plej okcitana Belgino", fakulino pri sakflutoj !)... eble pliaj surprizontoj el diversaj partoj de la Mondo. 
Ankaŭ loka okcitanlingva kantgrupo "Lo Cor de Cantarata", en kiu 4 E-istoj partoprenas publikon folkdancigos. 
Sekvos pikniko kaj pliaj inaŭguroj en najbara LAROQUE d'Olmes. 
Dosieroj
Informoj

jorgos(ĉe)aliceadsl.fr
Canterate FR - 09 600 - MONTBEL

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureGeorges Jorgos Comte