🖥 Amuzu, lernu kaj ridu – Josef Vojáček
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Lingvaj ludoj

Loka

La programo enhavas kvin erojn:

  1. KREU NOVAJN VORTOJN
  2. KIUJ NUMEROJ ANSTATAŬOS DEMANDSIGNOJN?
  3. DIVENU!
  4. MALBONA ELEKTO
  5. LUDU PER HOMONIMOJ!

La unua estas fakte lingva ekzerco por diveni literojn de la kaŝfrazo, la dua bezonas iom da cerbumado por solvi matematikan taskon. La tria estas du amuzaj enigmoj. Se vi ne scios la solvon, vi poste tamen trovos ĝin. La kvara estas kurta rakonto, el kiu vi ekscios, kiu kion malbone elektis. Kaj la lasta estas ludo kaj amuzo per homonimoj.

Preparis: Josef Vojáček

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo.

Laborfolio:
https://www.esperantobrno.cz/malnova/vojacek-amuzu-2020-10-27.pdf

La programo povas ŝanĝiĝi. Bonvolu vidi ankaŭ programon en malnova retpaĝaro. Ĝi estas ĝisdatigita pli ofte. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉