Kultura vespero
17:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Teatraĵo 1910, spektado kaj diskuto

Loka

Ni spektos «1910», filmon de la teatraĵo, kiu premieris dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo 2022.

Kanvaso : Brita Esperantisto William Mann veturas tratempe al la jaro 2022 por rakonti al la kongresanoj en Montrealo pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol jarcento.

Verkita kaj produktigita de Yevgeniya (Ĵenja) Amis, reĝisorita de Alena Adler.

La projekcio komenciĝos je la 18a kaj poste, ni babilos rete kun la aŭtorino kaj la reĝisorino en Kanado.

Venu kun disdividotaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Ĉiuj estas bonvenaj. Senpaga evento.

Informoj

esperanto.paris
4bis rue de la Cerisaie (angulo strato Jacques Cœur)

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto