🖥 Prelego de S-ro Georgi Miĥalkov (Julian Modest) en IrEK-9: "Ponto al diverspopolaj kulturoj"
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ro Georgi Miĥalkov (Julian Modest) kun la temo "Ponto al diverspopolaj kulturoj"

Priskribo de la prelego: (La teksto de tiuĉi prelego estos legata pere de f-ino Ŝler Karimi)
La problemoj kun la kulturo estas tre aktuala. En la nuna mondo ege disvastiĝas la kultura interŝanĝo, sed tre grave estas, ke la etnoj konservu sian identecon kaj daŭrigu sian kulturan evoluon. Ni iĝos pli prosperaj, se ni sukcesos konservi la variecon de la etnaj kulturoj. Tiam la kulturo iĝos pli kolora kaj pli riĉa.

Pri la preleganto: Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952) – pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov – estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato. La 28an de februaro 2022 Georgi Mihalkov iĝis membro de la Akademio de Esperanto (ĝis 2025)

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto