"En la granda maro estas malgranda insulo..." Se vi pensas pri malgranda insulo en granda maro, vi ĵus komprenis vian unuan Esperantan frazon. La unua frazo de la rakonto de la testudo Tesi, kiu vojaĝas de sia vulkana insulo al Esperanto-renkontiĝo. Kaj: Vi komencis en la internacia lingvo Esperanto, kiu estas tre facile lernebla. La tri intensaj semajnfinoj estas pli ol sufiĉaj por akiri bonajn bazajn sciojn, kaj vi estas survoje al aktive regado de la lingvo.