🖥 Kion ni legas – Milan Kolka
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Diskuto

Loka

Eldonistoj de libroj en Esperanto plendas, ke nur kelkaj homoj aĉetas librojn. Ĉu tio signifas, ke esperantistoj ne legas? Kion legas vi kaj kion vi povas rekomendi al aliaj samideanoj? Ĉu vi konas Esperanto-sumuon? Ĉu ni aliĝu al tiu ĉi projekto?

Gvidos: Milan Kolka
La diskuto estos registrata.

La renkontiĝo okazos rete per Skajpo. Jen la ligilo: https://join.skype.com/FP8PWeFs33Vp. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉