Bernard Bolzano (1781 – 1848) – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Bernard Bolzano naskiĝis la 5an de oktobro 1781 en Prago. Li devenis el italo-aŭstra familio kaj verkis germanlingve. Dum tuta vivo li suferis precipe de fortaj kapdoloroj kaj ĥronika tuberkulozo. Kiel romkatolika pastro kaj univerzita predikanto, senkompata logikisto, malamiko de nacionalismo kaj militoj li kapablis laŭte pensi pri ekleziaj dogmoj kaj malgraŭ ke li ne havis fortan voĉon, li inklinigis al sia flanko junulojn kaj liaj predikoj fariĝis same popularaj kiel predikoj de Magistro Johano Hus antaŭ kvar jarcentoj. En liaj verkaĵoj malamikoj, kiuj lin fervore denuncis, trovis 112 herezaĵoj. En la jaro 1819 oni Bolzanon silentigis per malpermeso de predikado kaj li en vilaĝo Těchobuz ĝis fino de sia vivo diligente okupiĝis pri matematiko kaj logiko. En nia erao ni ne ĉiujn liajn pensojn akceptus. Ekzemple 25 jarojn antaŭ Karl Marx li en sia “Libreto pri la Plej Bona Ŝtato” (“Das Büchlein vom besten Staate”) alvenis preskaŭ al sojlo de utopia komunismo. La 18an de decembro 1848 Bernard Bolzano forpasis kaj oni lin entombigis en Prago. Li ne estis ĉeĥo, sed signife influis ĉeĥan nacian renaskiĝon
Prelegos:  Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. 

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉